This page is written in the international language Esperanto.

GNOME en Esperanto

Bonvenu al la informa paĝo pri tradukado de GNOME al Esperanto! La taskon plenumas nia traduko skipo. Se vi volas helpi, registriĝu en la traduka retejo, kaj poste aliĝu al la skipo per ĝia retpaĝo.

Organizaj retpaĝoj

Farotaj taskoj

  • {o} Fini la tradukan regularon.

    {o} Fini kaj kontroli tradukon de „GTK+“.

    {o} Traduki programaron GNOME.

    {o} Traduki dokumentaron de GNOME.

    {o} Venigi la finan venkon.

Traduka regularo

Plej grave penu traduki kun ĝusta gramatiko, kiun difinas la Fundamento de Esperanto. Sekve, por ke niaj tradukoj kongruu unu kun la alia, ni ankaŭ observu la saman stilon, kiun difinas la ĉi-subaj reguloj.

Baza skribo

Ĉapeloj

Skribu ĉapelojn. Ne anstataŭigu ilin laŭ h-sistemo, x-sistemon, nek alia anstataŭiga sistemo.

  • Ĝuste: Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde.
  • Neĝuste: Ehxosxangxo cxiujxauxde.

Spacoj

Ne metu spacojn antaŭ interpunkcion, krampojn, aŭ citilojn.

  • Ĝuste: Diru: Ĉu vi jam vespermanĝis?
  • Neĝuste: Diru : Ĉu vi jam vespermanĝis ?

Uskleco

Majuskligu literojn komencantajn frazon aŭ propran nomon. Tagnomojn, pronomojn, ktp. ne majuskligu.

  • Ĝuste: Vi kaj mi sabate tradukas de la angla.
  • Neĝuste: Vi kaj Mi Sabate tradukas de la Angla.

Tute majuskle skribu nomajn mallongigojn kaj familiajn nomojn de homoj.

  • Ĝuste: Jacob NORDFALK kondukas nian skipon ĉe GNOME.
  • Neĝuste: Jacob Nordfalk kondukas nian skipon ĉe Gnome.

(Kun majuskleco estas pli facile distingi inter personaj kaj familiaj nomoj.)

Formoj

Finaĵoj ĉe fremdaj vortoj

Ne esperantigu fremdajn nomojn kaj mallongigojn per finaĵoj. Anstataŭe uzu rolvortetojn kaj helpajn vortojn.

  • Ĝuste: Mi instalis programaron GNOME, la medion de GNU.
  • Neĝuste: Mi instalis GNOME-on, la GNU-an medion.

Ordonoj

Ordonojn por la komputilo finu per „-i“. Ordonojn por la uzanto finu per „-u“.

  • Ĝuste: Elektu: „Konservi dosieron“ aŭ „Malkonservi dosieron“.
  • Neĝuste: Elekti: „Konservu dosieron“ aŭ „Malkonservu dosieron“.

Vortoj

Preferu vortojn simplajn (bazajn) kaj facile kompreneblajn. Por ĝuste traduki teĥnikajn vortojn, antaŭ ĉio legu nian terminaron, por ke niaj tradukoj kongruu. Preter tio ni rekomendas serĉi vortojn en Komputeko. Se vi renkontos malfacilaĵon, vi certe povas pridiskuti ilin kun la skipo.

Elizio

Uzu elizion nenie krom intence amuzaj aŭ poeziaj frazoj.

  • Ĝuste: Jen enhavo de la dosierujo.
  • Neĝuste: Jen enhav’ de l’ dosieruj’.

Kunmetaĵoj

Ne kunmetu vortojn, se ili same taŭgas (kaj pli klaras) dise.

  • Ĝuste: Bilda dosiero.
  • Neĝuste: Bildodosiero.

Landonomoj

Uzu la nomojn rekomendatajn de la Akademio de Esperanto.

Se eblas elekti inter „-ujo“ kaj „-io“, uzu la finaĵon „-ujo“.

  • Ĝuste: Ĉinujo kaj Finnlando.
  • Neĝuste: Ĉinio kaj Suomio.

(„-ujo“ estas fundamenta kaj pli helpa en lerno de radikoj.)

Neologismoj

Evitu neologismojn, kiam eblas uzi pli malnovan (plej bone fundamentan) vorton aŭ simplan kunmetaĵon. Bonvolu pridiskuti viajn ŝatatajn neologismojn kun la skipo.

  • Ĝuste: Memorarta programaro por plurlingvuloj.
  • Neĝuste: Mnemonika softvaro por poliglotoj.

Esperanto (last edited 2020-04-19 10:57:10 by psychoslave)